Shannon Elizabeth

Shannon Elizabeth
Persona informo
Shannon Elizabeth
Naskonomo Shannon Elizabeth Fadal
Naskiĝo 7-an de septembro 1973 (1973-09-07) (50-jaraĝa)
en Hustono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Joseph D. Reitman (en) Traduki (2002–2005) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
televida aktoro
filmaktoro
pokeroludisto
modelo
filmreĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1996– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Shannon Elizabeth
(Juli 2005)

Shannon Elizabeth (7-an de septembro 1973 en Houston, Teksaso; fakte Shannon Elizabeth Fadal) estas usona aktorino kaj pokera ludistino.

Ŝi plenkreskis en Waco, Teksaso kiel filino de siria-labana patro kaj ĉeroka patrino. Post la studado, ŝi iris en 1991 al Novjorko, por labori kiel fotomodelo. Poste ŝi translokiĝis al Los Angeles kaj vizitis tie aktoradan lernejon. Ŝi komencis kiel aktorino en etaj roloj kiel en reklamoj kaj muzikvideoj.

En aŭgusto de 1999, pri ŝi aperis serio de nudfotoj en la usona eldono de magazino Playboy. Samjare ŝi sukcesis atingi trarompon en aktorado per rolo de svelta, alloga, ekshibicia ĉeĥa interŝanĝa stidenta lernantino Nadia en la filmo American Pie.

En junio de 2002, ŝi geedziĝis en Meksiko la aktoron Joseph D. Reitman, kun kiu ŝi ludis antaŭe en tri filmoj. Ekde marto 2005 ili vivas dise.

Dumtempe ŝi iĝis respektinda pokerludistino. Ŝin sponsoras Full Tilt Poker kaj havis en 2008 kontrakton kun Mansion Poker. Ŝia plej granda sukceso estis la duonfinalo en 2007 en National Heads-Up Poker Championship.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy